“Nia Unua Lernolibro de la lingvo!”

Helpu nin je “Nia Unua Lernolibro de la lingvo!”

– Alvoko al niaj eksterlandaj geamikoj –

NPO Esperanto Jokohama, Japanio

 

En la venonta aŭgusto, nia grupo “NPO Esperanto Jokohama” havos ekspozicion, pri Esperanto al la urbanoj, kaj tiam, krom la kutimaj materialoj, ni intencas havi specialan ekspozicion. Pri tio ni petas kunlaboron de vi esperantistoj ekster Japanio!

Temas pri montrado de la unua lernolibro de la lingvo (nacia aŭ gepatra), kiun vialandaj unuagradaj lernantoj uzas, kun traduko de kelkaj frazoj en tiu libro. Ni scias, ke estas diversaj lingvoj en la mondo, sed kion kaj per kio fakte lernas lernantoj, kiuj unuafoje en la vivo vizitas lernejon. Rekompence, ni sendos al vi tiun materialon – la unua lernolibro de la japana lingvo, kun traduko de kelkaj frazoj en Esperanton. 

Jen konkreta peto:

(1) Sendu al ni lernolibron de la gepatra lingvo, kiun viaj/vialandaj unuagradaj lernantoj de elementa/baza lernejo uzas.

(2) Kun ĝi aldonu esperantigitan tradukon de kelkaj frazoj el la unuaj paĝoj, kaj ties prononcmaniero (laŭeble en Esperantaj literoj).

(3) Aldonu jenan informon pri la libro: nomo de la lando, lingvo, en kiu jaraĝo oni lernas per ĝi; ĉu la lernolibro estas donacita/ pruntita al la lernanto, aŭ lernanto devas aĉeti ĝin?

(4) Kaj pri vi: nomo, adresoj poŝta kaj reta, kaj espereble via foto!

Antaŭdankon

Sibayama Zyun’iti, la prezidanto de NPO Esperanto Jokohama

 

Bonvolu sendi la materialojn al:

    NPO Esperanto Jokohama, ĉe Doi, Nisisiba 4-17-9, Kanazawa-ku, Yokohama-si, Kanagawa-ken 236-0017 Japanio

Informon sendu al <info@esperanto.yokohama> , aŭ uzu “Kontakto”-paĝon!